Postanarkiismo

Postanarkiismo estas teoria tendenco de anarkiismo al sintezo de klasika anarkiisma teorio kun poststrukturisma pensaro, elirante el diversaj ideoj kiaj postmodernismo, aŭtonomisma marksismo, postmaldekstra anarkiismo, Situaciista Internacio, kaj postkoloniismo.

Postanarkiismo ne estas unusola kongrua teorio, sed male referencas al la kombinataj verkoj de nombraj post-strukturistoj kiaj Michel Foucault, Gilles Deleuze, Jacques Lacan; postmodernaj feministoj kiaj Judith Butler; kaj postmarksistoj kiaj Ernesto Laclau, Chantal Mouffe, Jacques Rancière; kun tiuj de klasikaj anarkiistoj, kun partikulara koncentro al Emma Goldman, Max Stirner, kaj Friedrich Nietzsche. Tiele, la terminologio povas varii amplekse en kaj alproksimiĝo kaj rezulto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search